Canara Bank

Canara Bank
bankofinanca institucio vd
Dum 1-a de julio 1906 - nekonata/nuntempe
Sidejo Bengaluro
Lando Barato
Dungitoj 53 508 (stato: 2016)
Posedata de Registaro de Barato vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Banko Kanara (angle Canara Bank, kannade: ಕೆನೆರಾ ಬ್ಯಾಂಕ್ hindie: केनरा बैंक) estas gvida financa institucio en Barato, konsiderata la kvara plej granda banko kaj provizas diversajn financajn servojn al klientoj el la tuta mondo [1].

La ĉefsidejo de la banko estas en la urbo de Bengaluro kaj krome la banko funkciigas pli ol 10,000 filiojn ĉie en Barato kaj 7 filiojn eksterlande: en Londono, Honkongo, Moskvo, Ŝanhajo, Dubajo, Tanzanio kaj Novjorko [2].

Laŭ komerco, ĝi estas unu el la plej grandaj naciigitaj komercaj bankoj, kun komerco de preskaŭ 2 duilionoj da rupioj (US$ 48 miliardoj).

Canara Bank estas unu el la Grandaj Kvin Bankoj de Barato, kune kun ICICI Bank, Ŝtata Banko de Barato, Punjab National Bank kaj Banko de Barato. 1

  1. Business Today, Canara Bank, Syndicate Bank to merge to become 4th largest public sector bank 2021-07-17
  2. Shayan Ghosh: Canara Bank now 4th largest PSU bank after merger with Syndicate, 2020-04-01

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search